[ Pobierz całość w formacie PDF ]

nur fruktoj de la eksterordinara materia bonfarto, sed
malespere superbruata angoro pro Ûaoso kaj pereo. Al
ni kun la lasta vinpokalo, antaû ol estos nia fino! Kia
honto, kia deliro! xajnas, ke Dio pro la senfina mizeri-
kordo lasas kaduki¸i naciojn kaj klasojn, falegantajn en
pereon. Çu vi volas legi la fajran Menetekel, skribitan
super festenado de la homaro? Rigardu la lumrekla-
mojn, lumantajn dum la tutaj noktoj sur la muroj de la
diboçaj kaj malvirtaj urboj! Tiurilate ni homoj proksimi-
¸as al la salamandroj: ni vivas pli en la nokto ol en la
tago.
Se almenaû la salamandroj ne estus tiel terure mez-
kvalitaj, ekvortis X iel deprimite. Jes, ili estas iel-tiel kle-
raj; sed tial ili estas ankoraû pli spiritmankaj, çar ili al-
proprigis al si el la homa civilizacio nur tion, kio en ¸i
estas mezvalora kaj uzvalora, mekanika kaj ripetebla. Ili
staras çe la flanko de la homaro kiel famulus Wagner çe
flanko de Faûsto; ili lernas el la samaj libroj kiel la homa
Faûsto, nur kun tiu diferenco, ke tio sufiças al ili, ke en
ili ron¸as neniu dubo. Plej terure estas, ke ili multigis
tiun lerneman, malsa¸ulan kaj memplaçan tipon de ci-
vilizita mezeco pogrande, en milionoj kaj miliardoj sam-
specaj; aû ne, mi eraras: plej terure estas, ke ili havas tian
sukceson. Ili lernis manipuli maÿinojn kaj ciferojn, kaj
montri¸is, ke tio sufiças, por ke ili i¸u mastroj de la
309
MILITO KONTRAÛ SALAMANDROJ
eLIBRO
mondo. El la homa civilizacio ili ellasis çion, kio en ¸i
estis sencela, ludema, fantazia aû antikva; per tio ili el-
lasis el ¸i, kio estis en ¸i homa, kaj transprenis nur ¸ian
nudan praktikan, teknikan kaj utiligan flankon. Kaj çi tiu
plorinda karikaturo de la homa civilizacio ¸uas egan
vitalecon; ¸i konstruas teknikajn mirindaîojn, renovigas
nian malnovan planedon kaj fine komencas mem fascini
la tutan homaron. Çe sia lernanto kaj servisto Faûsto
lernos la sekretojn de sukceso kaj mezeco. Aû la homa-
ro ekbatalos kontraû la salamandroj en historia konflik-
to pri vivo kaj morto, aû ¸i neeviteble salamandri¸os.
Kio min koncernas, konkludis X. melankolie, mi prefe-
rus vidi la unuan.
Nu, X avertas vin, daûrigis la nekonata verkisto. An-
koraû eblas forskui tiun malvarman kaj mukozan rin-
gon, kiu nin çiujn premegas. Ni devas senigi nin de la
salamandroj. Ili estas jam treege multaj; ili estas armitaj
kaj povas turni la milit-materialon kontraû nin, pri kies
resuma forto ni scias preskaû nenion; sed pli terura dan-
¸ero ol en ilia nombro kaj forto estas por ni homoj en
ilia triumfanta minuseco. Mi ne scias, kion ni timu pli,
çu ilian homan civilizacion aû ilian malican, fridan kaj
bestan kruelecon; sed ambaû sume prezentas ion ne-
imageble hororan kaj preskaû satanan. En la nomo de
kulturo, en la nomo de kristanismo kaj de homaro ni de-
310
MILITO KONTRAÛ SALAMANDROJ
eLIBRO
vas liberigi nin de la salamandroj. Kaj tiam vokis la ano-
nima apostolo:
Vi frenezuloj, çesu fine man¸igi la salamandrojn!
Çesu ilin okupi, rezignu je iliaj servoj, lasu ilin, ili
transloki¸u ien ajn, kie ili mem sin nutros, kiel la alia
akvo-bestaro! La naturo mem faros ordon en ilia super-
nombro: nur se la homoj, la homa civilizacio kaj la homa
historio ne plu laboros por la salamandroj
Kaj çesu liveri armilojn al la salamandroj, çesigu
por ili liveradon de metaloj kaj eksplodaîoj, ne plu sen-
dadu al ili maÿinojn kaj homajn produktojn! Vi ne live-
ros dentojn al la tigroj kaj venenon al la serpentoj; vi nek
hejtos sub fajro vulkana, nek breços digojn kontraû
inundoj. Estu ordonita malpermeso de liveroj por çiuj
maroj, la salamandroj estu starigitaj ekster le¸on, ili estu
anatemitaj kaj ili estu ekskluditaj el nia mondo, kreu
Ligon de Nacioj kontraû la Salamandroj!
La tuta homaro estu preta defendi sian ekzistadon per
armilo en la mano; laû impulso de la Ligo de Nacioj, de
la sveda re¸o aû de la roma papo kunvenu tutmonda
konferenco de çiuj civilizitaj ÿtatoj, por fondi Mond-
Union aû almenaû ligon de çiuj kristanaj nacioj kontraû
la salamandroj! Hodiaû estas la fatala momento, kiam
sub la terura premo de la salalamandra dan¸ero kaj de
la homa respondeco povas sukcesi, kion la tutmonda
milito kun çiuj siaj senmezuraj viktimoj ne atingis: kon-
311
MILITO KONTRAÛ SALAMANDROJ
eLIBRO
stituon de la Unui¸intaj xtatoj de la Mondo. Dio donu
tion! Se çi tio sukcesus, tiam la salamandroj ne venis
vane kaj ili estus instrumento de Dio.
*
Çi tiu patosa pamfleto elvokis viglan eÛon en la plej lar-
¸a publiko. Nejunaj sinjorinoj konsentis precipe en tio,
ke esti¸is eksterordinara dekadenco de moroj. Male, la
ekonomiaj rubrikoj en îurnaloj rajte rimarkigadis, ke ne
eblas limigi la liverojn al la salamandroj, çar tio kaûzus
grandan malkreskon de la produktado kaj pezan krizon
en multaj brançoj de la homa industrio. Ankaû la agro-
kulturo nuntempe senkondiçe kalkulas kun grandega
debito de maizo, terpomoj kaj aliaj kampfruktoj por la
salamandra nutraîo; se estus reduktita la nombro de sa-
lamandroj, esti¸us grava prezfalo sur la merkato de viv-
bezonaîoj, per kiu la terkulturistoj trovi¸us çe rando de
pereo. Laboristaj sindikatoj suspektis sinjoron X pri re-
akciismo kaj deklaris, ke ili ne allasos la bremsadon de
iu ajn varo por la salamandroj; apenaû la laboranta po-
polo akiris plenokupon kaj taskopremiojn, volas sinjoro
X faligi panon el ¸ia mano; la laboristaro sentas kun la
salamandroj kaj rifuzas çiujn provojn malaltigi ilian viv-
nivelon kaj eldoni ilin mizerigitajn kaj sendefendajn en
la manojn de la kapitalismo. Kio koncernas la Ligon de
Nacioj kontraû Salamandroj, çiuj seriozaj politikaj in-
stancoj oponis, ¸i estus ja superflua; ni havas unuflan-
312
MILITO KONTRAÛ SALAMANDROJ
eLIBRO
ke la Ligon de Nacioj, aliflanke la Londonan Konven-
cion, per kiu la apudmaraj ÿtatoj devoligis sin, neniam
armigi siajn salamandrojn per peza armilaro. Entute ne
estas facile postuli tian senarmigon de ÿtato, kiu ne ha-
vas la certecon, çu alia marpotenco ne armigas sekrete
siajn salamandrojn kaj per tio altigas sian militan poten-
con por malutilo de siaj najbaroj. Same neniu ÿtato aû
kontinento povas devigi siajn salamandrojn, ke ili trans-
loki¸u alilanden, simple tial, çar per tio alti¸us en ne-
dezirinda maniero unuflanke la industria kaj agrokul-
tura debitoj, aliflanke la armita forto de la aliaj ÿtatoj aû
kontinentoj. Kaj da tiaj obîetoj, kiujn çiu prudenta homo
devis rekoni, estis cititaj multaj.
Tamen la pamfleto X avertas ne restis sen profunda
efiko. Preskaû en çiuj landoj vasti¸is popola Kontraû-
salamandra movado kaj estis fondataj Societoj por Pere-
igado de Salamandroj, kluboj de Antisalamandranoj,
Komitatoj por Protekto de la Homaro kaj multaj tiaspe-
caj organizoj. La salamandraj delegitoj en ¯enevo estis
insultataj, kiam ili estis irantaj al la mil ducent dektria
kunsido de la Komisiono por Studado de la Salamandra
Demando. La lignotabulaj bariloj sur la marbordo estis
pripentritaj per minacaj surskriboj, kiel Morto al la sa-
lamandroj, For la salamandrojn kaj simile. Multaj sala-
mandroj estis ÿtonumitaj; neniu salamandro kura¸is [ Pobierz caÅ‚ość w formacie PDF ]

  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • annablack.xlx.pl
  •